Dankon al Amri Wandel pro lia kontribuo
Okazis la 15-a Israela Kongreso de Esperanto dum la semajnfino de la 24a ĝis la 26a de Aprilo 2014, meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo "Kfar Hanokdim" (hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro. Partoprenis 27 personoj, kiuj ĝuis varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.
( Kunsidado en Kfar Hanokdim )
Dum la unua tago (ĵaŭde) matene kelkaj memstare ekskursis en la apuda urbo Arad kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Posttagmeze okazis la malfermo, lingvaj ludoj kaj enigmoj, kaj post la vespermanĝo oni veturis al la apuda monto de Masado por spekti noktan lum- kaj son-spektaklon pri la rakonto de la lasta bastiono de la juda granda ribelo kontraŭ la romianoj, kaj pri ĝia arkeologia malkovro 1900 jarojn poste.
( Amri Wandel kaj Ofri Vodevoz, la plej juna partoprenanto )
Vendrede okazis duontaga vizito de Masado kaj posttagmeze kvar prelegoj - pri Movado ("Novelanismo" de Gian Piero), turismo (Barcelono de Nava kaj Islando de Amri) kaj pri la eŭritmia dancarto (Tali). En la vespero Gian Piero faris humuran prezentaĵon, la Eŭritmia Ensemblo de Jerusalemo prezentis profesian danc-spektaklon, konsistanta el kelkaj pecoj de ilia nova programo "Moseo en la spegulo de la nuntempo" kiu estos prezentata plurloke en Israelo kaj dum somera turneo en Eŭropo), kaj aldone tri pecoj en Esperanto. Sekve Enrica kantis originalajn kantojn en Esperanto. Fine oni spektis la novan filmon pri Esperanto produktita de SAT.
( Komuna manĝo en restoracio Muza )
En la lasta tago okazis du ekskursoj: matene migrado al la apuda naŭra baseno "Cfira" kaj tagmeze vizito de la arkeologia parko Arad, kun elfosaĵoj de antaŭ 3-5 mil jaroj kaj trovaĵoj de la biblia epoko. La tradicia resuma diskuto okazis post bongusta tagmanĝo en la populara restoracio "Muza" en Arad. Specialan etoson kaj karkteron aldonis al la Kongreso la dezertaj gastejo kaj ĉirkaŭaĵo, kaj la eŭritmia trupo, kiu ankaŭ partpprenis parton de la programo.
( Bela sunleviĝo en Kfar Hanokdim )
Antaŭ la Kongreso okazis ses-taga antaŭ-kongresa ekskurso al la Morta Maro, Eilat kaj Jordanio, kiun partoprenis kvin personoj (el ili du eksterlandaj gastoj, ges-roj Breuninger el Munkeno). Organizis kaj ĉiĉeronis la Kongreson kaj la Antaŭkongreson Amri Wandel, kun la helpo de Nava Bilicki-Cinori (transportado), Gian Piero Savio (teknikaĵoj) kaj Jael Ŝelaĥ (grafiko).