Inaŭguriĝis la 5a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou
Merkrede en Changzhou inaŭguriĝis la 5a Ĉina Seminario pri E-instruado sub la aŭspicio de ĈEL kaj asistoj de Changzhou-a E-Asocio kaj Orienta Elementa Lernejo de Changzhou. Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM faris salutparolon.
La dutaga Seminario temas pri E-instruado en elementaj lernejoj. Kvar elementaj lernejoj el Pekino, Taiyuan, Zhenjiang kaj Changzhou respektive faros prezentadon . Estos ankaŭ E-forumo pri instruado kaj aliaj programoj.