Informo el fejsbuko kaj koncernaj retpaĝoj
La 24an de majo en la urbo Ja-Ela solene malfermiĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto kun la temo "Esperanto en Miraklo de Azio". Al la kongreso ĉeestos Urbestro de Ja-Ela.
Post jardekoj de civila milito Srilanko atingis pacan epokon. En oficialaj komunikoj, sur emblemoj oni ofte vidas la sloganon apud la nomo de la lando: "Miraklo de Azio". La disvolviĝoj ekonomia, konstrua, socia kaj kultura rimarkeblas en la tuta lando.
Esperanto povas kontribui al tiu harmoniga, interpaciga procezo, kiel ilo plej adaptita kaj kapabla por justa komunikado en plurkultura, plurlingva, plurreligia socio.
Zeiter Perera,prezidanto de Srilanka Esperanto-Asocio, pensis pri la kelkaj kongresaj aferoj je grafikejo post renkontiĝi kun Urbestro de Ja-Ela, kiu promesis ĉeesti en solena ceremonio de kongreso
.
Vidindaĵo en kongresurbo Ja-Ela, Srilanko
Koncernaj ligiloj:
Facebook-paĝo de la evento: https://www.facebook.com/events/148578438673138
http://www.linguistic-rights.org/srilanko/
Bonvole atentu la venontan raporton pri la kongreso ĉe http://esperanto.cri.cn/