Verkita de Li Lu, Esperante Lucia.
La 17an de aŭgusto en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, okazis la Orienta Esperanto-Seminario (AMO3). Sume 70 homoj aliĝis al la seminario kaj 65 homoj ĉeestis al la inaŭguro de la seminario.
Sinjoro Huang Yingbao prezidis la matenan malferman ceremonion kaj prezentis detalajn informojn pri la seminario. Poste la reprezentantoj el diversaj esperantaj asocioj kaj organizoj faris salutajn parolojn.
De la posttagmezo de la 17a ĝis la 22a de aŭgusto, preskaŭ 30 prelegoj pri "esperanta konsciigo kaj movado", "kapabligo kaj edukado", "praktiko de Esperanto" kaj "historio kaj literaturo" prezentiĝos al la ĉeestantoj.
Jen estas fotoj de la inaŭguro de la seminario, bonvole doni pluan atenton al nia speciala raportado pri ĉifoja seminario.
La inaŭguro de Esperanto-seminario
Program-tabelo de AMO3
La plej juna ĉeestanto