dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → [转帖]Zamenhoffesto en Taiwan 2008

您是本帖的第 3041 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]Zamenhoffesto en Taiwan 2008
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转帖]Zamenhoffesto en Taiwan 2008

http://www.espero.com.cn/

Kion faris Taiwan-aj samideanoj dum la Zamenhofa Festo de 2008?

de prof. CHO CHAOMING (Abengo)

La ĉi-jara Zamenhofa Festo okazis en la bela kulturejo "Semaro-kafejo" en Pindong dimanĉe posttagmeze, la 14-an de decembro, unu tagon antaŭ la naskiĝtago de nia Esperanto-kreinto Ludoviko Zamenhof.

Pli ol 65 partoprenantoj ĉeestis la feston kun gajeco kaj scivolemo. La kombinaĵo de la partoprenantoj estis tre bunta, de dekjaraj geknaboj ĝis 75-jara emerita profesoro. Al la festo venis ankaŭ komencantoj de Esperanto, meznivelaj kaj altnivelaj esperantistoj, Esperanto-fremdaj junuloj kaj geamikoj de Esperanto. Gastoj el Taibei (David Bell el Usono kaj Sean Weilian el Sudafriko), instruistoj de Esperanto (Reza Kheirkhah el Irano, Simone Robert el Novzelando kaj Glori el Filipinoj) ktp ĉeestis la feston .

En la unua kaj duono ptm ekis la registrado kaj akceptado. Je la dua horo ptm la festo komenciĝis kun la kantado aŭ aŭskultado de "La Espero", himno de Esperanto-lando. Simone, jam dujara loĝantino kaj instruistino el Novzelando, zorgis pri la programero-anonco en Esperanto kaj bela fraŭlino Wu Zhaozhen, komencanto de Esperanto, faris la anoncon en la ĉina lingvo.

Unue Reza salutis la ĉeestantojn, prezentis gastojn de la festo kaj legis salutmesaĝojn de geamikoj el nia Esperantujo, kiaj Renato Corsetti el Italio, eksa prezidanto de UEA, Lee Jungkee el Koreio, nuna prezidanto de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado, Sabine Hauge, revizianto de la Formoza Folio, Grego Kay el Taibei, redaktoro de la Formoza Folio, Osioka Moritaka el la Hiroshima Esperanto-Centro de Japanio ktp.

La prelego "Mirindaĵoj de Esperanto-lando" estis liverita de Prof. Cho Chaoming (konata kiel Abengo). Li donis mallongan biografieton de Zamenhof kaj konigis interesan historion de Esperanto-movado de la mondo. En la prelego estis menciitaj ankaŭ multe da gravaj Esperantaj okazaĵoj en Taiwan kaj sur la ĉeftero de Ĉinio.

Post la prelego, Kenny Chen, filo de Flora, unu el la veteranaj esperantistoj de Taiwan, ludis kelkajn melodiojn kun fluto.

Kevin Shih daŭrigis la duan prelegon de la festo "Kio estas plandmasaĝo?" Li klare rakontis sian fakan sperton pri plandmasaĝo. La projekciaĵoj pri la plandmasaĝo estis en Esperanto kaj en la ĉina lingvo.

Kelkaj ludoj kaj muziko de junaj knabinoj metis la finon de la unua parto de la festo.

En la ĉirkaŭ duonhora paŭzo la partoprenantoj ĝuis trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, vizitis ekspocizion kaj aĉetis librojn. Kevin, kiel estro de la plandmasaĝa kliniko, liveris senpagan servadon de plandmasaĝo al ĉeestantoj. Kaj li ankoraŭ venigis kvar fakulojn de lia sanejo por la servado. Abengo, kiel amatora desegnanto, senpage faris multe da desegnaĵoj, skizoj kaj karikaturoj de partoprenantoj. Ene de unu minuto li tuj faris unu amuzan bildon. Kelkaj belaj fraŭlinoj surhavantaj japanan kimonon estis kurantaj tien kaj reen laŭlonge de koridoro. Kio okazis? Ili, kiel lernantoj de la supera mezlernejo Pingrong, kiuj lernas aŭ Esperanton ĉe Reza aŭ la japanan lingvon ĉe japana instruistino sinjorino Omura, preparis kantojn por la festo.

Ankaŭ la libro-ekspozicio estis multe vizitita. Komencantoj de Esperanto aĉetis lernolibrojn kaj vortarojn, mez- kaj altnivelaj samideanoj -- gazetojn kaj literaturaĵojn.

La paŭzo, tamen, estis tro mallonga por ĉiuj ĉeestantoj, sed la festo-zorganto jam postulis daŭrigon de la festaj programeroj je la kvara horo. Fraŭlino Ingrid Chuang kaj sinjorino Flora Chen daŭrigis la feston kun la prelego "Esperanta Vojaĝo en Japanio". Ili laŭvice prezentis siajn travivaĵojn en Japanio kun interesaj rakonto kaj fotoj. Laŭ ilia prelego, ili ambaŭ partroprenis en la Japana Kongreso de Esperanto okazinta en Ŭakajama kaj kune donis al la kongresanoj prelegon en Esperanto pri la bela insulo Taiwan. Ili amikiĝis kun multaj japanaj esperantistoj. Krom la prelego al la samideanoj ĉe la kongreso, ili ankaŭ vizitis lernejon kaj rakontis mirindaĵojn de Taiwan al la junulaj lernantoj, kiuj lernas Esperanton. Dum la vojaĝo ili vizitis vidindaĵojn de Kioto, Hiroŝima, Osaka, ktp. Dank' al fervoraj helpoj kaj subtenoj de gesinjoroj Osioka, gesinjoroj Kanto kaj aliaj japanaj esperantistoj, ili vojaĝis en Japanio tre ĝoje kaj ŝpare.

Poste, fraŭlino Brila Lin, esperantistino de Pindong kaj instruistino de arto, donis prelegon pri argilumado. Pro manko de tempo ne eblis al ŝi sufiĉa informado de la menciita arto, sed el ŝia prezentado oni sciis, kio estas argilumado, kaj kiel bela estas la arto.

Post ŝia prelego estis ankaŭ riĉaj programeroj prezentitaj de lernantoj de la supera mezlernejo Pingrong:

·Kruĉbastono, Gonfu-spektaklo ludita de Chen Zhongren

·Ora Aglopugno, virina suda bokso ludita de Lin Jiahui

· Sepstela glavo, Gonfu-spektaklo ludita de Chen Zhongren

· Kunwu-glavo, virina Gonfuo ludita de fraŭlino Lin Jiahui

· Benana Kanto prezentita de indiĝena lernantino fraŭlino Shi Ruofan

· Manokunigita Edzino, populara taiwan-a kanto prezentita de fraŭlino Zhen Huani

· Japanaj Kantoj, maneto en manego, planetario, prezentita de fraŭlino Li Wanyun

La supre menciitaj spektakloj estis altnivelaj kaj kvazaŭ profesiaj kvankam prezentitaj de junaj lernantoj.

Sekvanta programero estis la aerobia danco gvidata de bela instruistino fraŭlino Ye He-jun. Tio estis sensacia por ĉiuj. La ĉeestantoj staris kaj movigis siajn piedojn, manojn kaj korpon, sekvante la instruistinon. Kvankam la halo estis tro mallarĝa por ekzercado de ĉiuj, sed ĝi estis eĉ pli bona, ĉar la kunvenantoj kuniĝis pli proksime unu kun aliaj. Oni diris, ke la plej belaj dancantoj, krom la gvidantino, estis Davido Liu, Reza kaj Prof. Wang.

Ĉar kelkaj ĉeestantoj devis forlasi la agadon la unuaj antaŭ finiĝo de la programeroj, Reza petis ĉiujn ĉeestantojn orde stari por preni fotojn.

Post fotado, sinjorino Omura, instruistino el Japanio, gvidis la ĉeestantojn kanti amatan kanton de la filmo "Epizodo de Angulo Numero Sep". La kanto venis el la germana "Roseto de L'ebenaĵo" de Johano Goeto. Oni kantis unue laŭ la japana teksto kaj poste laŭ la ĉina. La kantado donis vivecon al la festo. "Rozeto, rozeto, ruĝa, rozeto de l’ ebenaĵo..."

Fine, Reza dankis al ĉiuj ĉeestantoj, la kunlaborantoj, gastoj el Taibei kaj lernantoj de la supera mezlernejo Pingrong. Li esprimis dankegon aparte al samideanoj de Pindong kaj al Abengo, kaj donis al li donacon pro lia grava laboro por verkado de la Ĉina-Esperanta Vortaro. Reza, kiel ĉefzorganto de la festo, donis la adiaŭan parolon kaj anoncis la oficialan fermon de la festo je la sesa horo vespere. Ĉe la fino restis ankoraŭ ĉirkaŭ 50 ĉeestantoj en la festejo.

图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看

[此贴子已经被作者于2009-1-3 10:56:51编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/3 10:52:48
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=12&ID=5845

[转帖] 一封来自台湾世友阿明哥的信件各位世界語的朋友!藍天青年!

我就是Bluacxielo所找的卓照明,在Lernu一直是使用Abengo這個名字.現在已經和Bluacxeilo取得連絡.
台灣有許多人努力自學世界語,現在當局好象對世界語的學習不聞不問.在台灣戒嚴時期只要和世界語有關就好象是和共產黨有關,沒有人願意為世界語運動大聲哹喚. 台灣所以有世界語運動可說是揀來的:

1, 日本人統治台灣,有些日本世界語愛好者,或者日本的左派運動者(社會運動者)在台灣推行世界語.台灣人連溫卿和蘇壁輝等起而響應.

2. 天主教界可能因為IKUE(國際天主教世界語聯會)的關系,有一些人學會世界語,包括樞機主教羅光,台灣輔仁大學哲學和語言教授高思謙神父等.

3. 大陸來台學者(大概是受北京大學繤元培的影響)把曾經用過的世界語課本帶到台灣. 他們不敢大聲提倡世界語.名氣大的台灣商務印書館和開明書局於1975年左右重印世界語圖書在台發行.

4. 來台留學或講學的外國人有些是世界語同好,在大學校園內私自成立世界語教室.

5. 大約1990年代UEA派世界語教師,波蘭人Joakimo到台北教世界語,他娶了台灣女生Tintilo,在台灣成立了戒灣世界語協會,因為人數不足沒有正式立案.Joakimo回波蘭,把Tintilo也帶回波蘭.台灣世界語的事交給當時熱心學習世界語的Abaro(林先生).可是世界語協會的事就沒振興起來.

6. 香港來台就業的鐘啟堯先生,利用業餘時間在網路上開免費世界語課程,有一些成就.他也為台灣世界語界協助台灣世界語雜誌,有好幾年的歷史.

7. 留學美國和加拿大的游萬來教授Manlajo,首先在台灣使用開明書局和商務印書館的世界語教科書自學世界語,在國外巧遇世界語教師而學成世界語,約於1990年回國,他也熱心提倡世界語.Lernu的中这版界面以及中文和世界語字典都是他的頁献.目前他還提供Vorto de la Tago的中譯.

8. 為UEA認可的世界語教師伊朗人Reza Kehr Khar居留日本時認識台灣小姐,並與她結緍.婚後定居台灣.在台灣大力提倡世界語.在屏东和高雄地區正式開班教授世界語,他變成推行世界語的主力教師,因為他的關係,台灣的世界語學員在台灣接待無數世界語者,互相交流.因此互相交往的國家包括日本,韓國,越南,印度,菲律賓,荷蘭,美國,德國,比利時,南非,伊朗等.

9. 住在台灣北部的世界語者美國人Grego Kay與Reza倡和,共同推行世界語,他的主要成就是編台灣世界語雜誌Formoza Folio ,一年四期,辦了兩三年了.每期大約發行200本,一半在台灣流通,一半和國外交流.

10. 住在高雄的林老師Klementine在高雄成立Esperanto Klubo,設世界語教室,諘Reza等擔任教師,定期或不定期舉辦世界語活動,每年協辦Zamenhof Festo(柴誔節).

11. 王九逵在南京時(十七歲,1948)短期學了世界語,1949年來台,就讀台灣大學數學系,得獎學金保送至史丹福等大學深造,回台後變成有名的數學教授.在美國時因為看了世界語翻譯托爾斯泰小說,重新複習世界語.自從他退休後,以學習世界語為樂,以世界語翻譯許多中文的文學作品.最近有金聖嘆不亦快哉,柳宗元,列子寓言等之譯作,刊於Yahoo的布落格Tajvana Esperantisto裏.

12. 本文的作者於前兩年因眼疾開刀,在休息時間利用Lernu自學世界語,花半年時間也得到世界語的一點皮毛.不揣學淺,在http://gohigh.nkmu.edu.tw/~cmcho/espero/ 也放了一些不成熟的件品,歡迎指教.

Abengo
(阿明哥)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/3 11:07:21

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询