此主题相关图片如下:
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 324 (2009-04-30)
KURISU KEI FORPASIS
KURISU Kei, Honora Membro de UEA, forpasis la 18-an de aprilo. Li naskiĝis la 18-an de julio 1910. Esperanton li lernis en 1930, opiniante ke per tiu lingvo eblos progresigi komunismon, je kiu li kredis. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn Marŝu kaj Majo (1935/36). Pro sia politika agado li pasigis entute kvar jarojn en malliberejo. Antaŭ kaj precipe post la milito li uzis Esperanton por ampleksa korespondado kun eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj. Jam ne plu komunisto, li dum la kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando. Li japanigis multajn ĉeĥajn ĉefverkojn, i.a. La brava soldato Ŝvejk de J. Hašek kaj Milito kontraŭ salamandroj de K. Čapek. De 1959 ĝis 1961 li estis en Prago universitata lektoro pri la japana lingvo.
Kurisu tradukis japanen ankaŭ el Esperanto: La danĝera lingvo de U. Lins (1975) kaj Tempesto super Akonkagvo de T. Sekelj (kun sia filo Akane, 1990). En 1979 li iniciatis la fondon de Societo por Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis. Li verkis japanlingve tre multajn artikolojn en japanaj periodaĵoj pri diversaj temoj, laste ankaŭ pri sia vivo, en kiu tiom rolis la fruktoj de Esperanta korespondado. En 1991 li iĝis Honora Membro de UEA. 85-jara li debutis kiel Esperanto-verkisto, gajnante per eseo en la Belartaj Konkursoj de UEA la Premion Luigi Minnaja. Dum la 92-a UK en Jokohamo (2007) li kaptis la atenton de ĉiuj kongresanoj per vigla parolado, en kiu li alvokis, ke la esperantistoj pli multe subtenu la Esperantan literaturon.
Lasta ŝanĝo: 2009-04-30
Adreso: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=324