活跃当地世界语组织的五种方法
他山之石可以攻玉,在国外网站发表的这篇文章对指导国内地方世运有一定的益处,大家可以参考一下。如果有人能将其翻译成汉语,那就更好了。
Kvin manieroj aktivigi vian E-Klubon
Aliaj artikoloj |
---|
Ĉiuj artikoloj [15] |
Esperanto travivas gravan minacon, kiu povas serioze kompromiti la estonton de la internacilingva movado - la rezigno de komencantoj kaj novuloj, kiuj forlasas niajn E-klubojn amase post kelksemana partoprenado. Jen kvin sugestoj de manieroj aktivigi vian E-klubon:
Multaj esperantistoj kredas, ke sufiĉas pagi la kotizon por apogi E-klubon. Kotizoj certe gravas, precipe nun, kiam la membraro de multaj kluboj kaj asocioj tra la mondo ŝrumpas ĉiun jaron. Sed la plej bona maniero agadi por Esperanto ene de klubo aŭ asocio estas per via persona agado. Ĉiu estas bona en iu fako, ne gravas ĉu en astronomio ĉu en filatelio - pli gravas, ke oni alportu ĉi tiujn spertojn al la klubo aŭ asocio, pere de prelegoj kaj specialaj agadoj. Se vi estas astronomo, kial ne fari specialan observadon de kometo aŭ eklipso en parko, parolante en Esperanto? Se vi scias bone kuiri, kial ne fari kurson pri kuirarto en la kluba kuirejo, uzante Esperanton? Rutino kaj marasmo estas la plej grandaj malhelpaĵoj, por ke junuloj interesiĝu pri aliĝo en E-klubo. Ŝanĝu la dinamikon de via loka E-klubo per specialaj agadoj, trans klasoj de Esperanto kaj la tradiciaj (kaj rutinaj) te-trinkadoj.
En interreta epoko, kiun la tuta mondo travivas, estas triste rimarki, ke multaj E-kluboj kaj asocioj ne havas eĉ komputilon. Dank' al Vikipedio, Ĝangalo kaj nun Internacia Televido, inter pluraj aliaj gravaj retejoj en Esperanto, fariĝas pli kaj pli grave por kluboj (eĉ la plej etaj) havi ne bibliotekon kun kelkdeko da libroj, sed ja komputilon kun bona interreta konekto. Kun komputilo kaj interreto, la gelernantoj de via E-klubo povos spekti programojn de Internacia Televido, la esperantista televidkanalo, por praktiki la lingvon. La allogo de Esperanto certe kreskos ĉe la novuloj, ĉar ili vidos propraokule, ke Esperanto ne estas plu la lingvo de la estonto, sed lingvo, kiun oni povas uzi, ĝui (kaj eĉ perlabori sian monon) nun. Se vi scias iom pri informadiko, aŭ konas iun, kiu povas helpi la klubanojn lerni kiel uzi interreton kaj komputilon, organizu prelegon pri tio, eĉ se en la loka lingvo. Kaj instigu la anojn de la klubo fari ĝinkanojn kaj konkursojn por kolekti monon por aĉeti komputilon kaj pagi interreton. La mondo kuniĝas kaj komunikiĝas per interreto, kaj ĉiu, kiu ne uzas komputilojn estas fakte for de la mondo (eĉ de la E-mondo).
Nuntempe pli gravas enhavo ol pretendaj formalaĵoj, kiam la aferoj tuŝas homgrupojn. En kelkaj E-kluboj tra la mondo, oni ankoraŭ staras por kunkanti la esperantistan 'himnon' (La Espero) antaŭ kaj post 'kunsido', en kiu fakte partoprenas kvar aŭ kvin personoj. Certaj anoj de E-Kluboj estas tiel skrupulaj pri sia 'posteno', ke ili kapablas bari bonajn ideojn por disvastigi Esperanton aŭ prelegojn en lernejoj simple pro tio, ke la 'prezidanto' aŭ la 'sekretario' ferias kaj ne povas subskribi la protokolon, en kiu oni difinis la agadon. Ĉi tiuj formalaĵoj estis iam tre gravaj, ĉar ili signis al la ekstera mondo, ke la esperantistoj estis 'seriozaj homoj', kaj ne 'kreskitaj infanoj ludantaj kun ekstravaganca lingvo'. Sed nun ĝuste tiu troa formaleco fuĝigas komencantojn, precipe la junajn, kiuj vidas je esperantistoj nenion alian ol 'kreskitaj infanoj ludantaj kun ekstavaganca lingvo, kaj kiuj pretendas ŝajnigi sin gravaj'. Etaj kluboj fakte ne bezonas 'prezidanton', 'sekretarion' aŭ 'kasiston'. Oni lasu tiujn postenojn al la grandaj, regionaj E-asocioj. La etaj kluboj, en kvartaloj de urbegoj aŭ en malgrandaj urboj, povas perfekte difini sian agadon pere de ordinara kaj konstanta voĉdonado de la partoprenantaj membroj. Kompreneble ordo estas grava en ĉiu afero, sed nenecesa formaleco igas nin, esperantistojn, eĉ pli strangaj kaj fuŝaj antaŭ la okuloj de la neesperantistoj. La ĉiutago en niaj E-kluboj estus multe pli bona, se anstataŭ tiom da 'prezidantoj' kaj 'sekretarioj', ni havus pli da 'amuzistoj'. t.e. personoj, kiuj organizos piknikojn aŭ aliajn ĝuindajn agadojn en Esperanto kun la anoj de E-klubo, ekzemple.
Estas konata fenomeno en ĉiu E-klubo - la junulo envenas, serĉante pliajn informojn pri iu 'lingvo internacia Esperanto', pri kiu li ie legis, aŭ pri kiu oni komentis al li bonan aferon. Tiu junulo decidas, eĉ ne tiel impresite de la marasma atmosfero de la E-Klubo, aliĝi al iu kurso de Esperanto. La klasoj komenciĝas, kaj la junulo vere konstatas, ke la lingvo estis bone planita, kaj ke ĝi eĉ funkcias praktike. Sed post eble unu aŭ du monatoj, tiu junulo ne plu venas al la klasoj, kaj malaperas por ĉiam. Kelkaj anoj de la E-klubo komentas do pri tio, ke 'la junulo ne estis preta por Esperanto', kvazaŭ nia lingvo fariĝis iaspeca religio, en kiu nur iu difinita klaso da homoj povas 'vidi ĝian utilecon kaj adori la majstron Zamenhof pro ties genio'. Sed tamen tio ne estas vero. La problemo ne koncernas la junulojn, kiuj rezignas pri kursoj de Esperanto tial ke ili ankoraŭ ne 'pretas' agnoski la 'sanktan lingvon'. Multajn fojojn la problemo koncernas ja la strangaĵojn, kiujn vidis kaj spertis tiu junulo, kiu venis simple kaj nure lerni lingvon, kaj ne kandidatiĝi por iaspeca sekto. Estas pozitiva afero, ke kelkaj esperantistoj entuziasmiĝu pri la lingvo internacia, pri ties historio kaj tradicioj. Sed troigoj tre multe malhelpas niajn E-klubojn havigi al si novajn anojn. Oni ne estu devigata amegi la verdan koloron por bone paroli Esperanton. Oni ne estu devigata ĉiam kunporti verdan stelon sur la brusto por esti bona esperantisto. Oni ne estu devigata aŭtomate ŝati 'samideane' ĉiun personon sur la mondo, kiu parolas en Esperanto. Oni eĉ ne estu premata aboni la kluban gazeton kaj pagi kotizojn, kiam la informoj de tiu gazeto, same kiel la servoj de la klubo, estas nek aktualaj, nek interesaj, nek amuzaj. La esperantistoj devas akcepti la fakton, ke 'Esperantio' estas ja metaforo kaj ne realo. Do oni invitu la homojn lerni lingvon, kaj ne ricevi kvazaŭan enirbileton por iu sekteca mondeto, en kiu ĉio, kio estas en Esperanto, estas aŭtomate kaj senpere 'tre bone farita'. Bedaŭrinde ankoraŭ tre malmultaj aferoj en tiu 'Esperantio' estas sufiĉe bonaj por allogi neesperantistojn. La celo estu do allogi la homojn per amuzaj kaj interesaj aferoj, kaj ne pro tio, ke 'Esperanto estas la lingvo de amikeco', aŭ ke 'Esperanto estas la lingvo de la estonto'.
Certe vi jam vizitis iun ekspozicion de Esperanto en iu fakultato, institucio aŭ lernejo. Kutime la organizantoj de tiuj ekspozicioj ŝategas aranĝi tablojn aŭ bretojn, por 'montri verkojn en Esperanto al la publiko'. Kaj kutime, la malmultaj personoj kiuj alproksimiĝas al la stando, budo aŭ tablo sur kiu la anoj de la E-klubo ordige aranĝis la librojn, ĵetas malinteresitan rigardon sur ilin, kaj foriras rapide. Estas strange konstati tion, sed la sama sceno certe okazis en 2005, 1999, 1982, 1965 kaj eĉ en 1920. Ĉar ekde la unua kongreso de Esperanto, iu kredis ke ĉi tiu estas bona maniero prezenti Esperanton al la publiko, kaj precipe montri, ke ĝi ekzistas. Kaj tiu nekonatulo sukcesis konvinki tiel konvinke la esperantistojn, ke ili ripetas la saman agadon senpripense, jam de pli ol jarcento. La problemo estas tio, ke la anoj de la E-klubo ne vidas, ke ĉi tiu agmaniero ne plu konvinkas iun ajn pri la ekzisto kaj literatura indeco de Esperanto. Respondu rapide kiu estas pli alloga: viziti bibilotekon aŭ iri al dancejo? La lingvo internacia jam kalkulas je dekoj da diskoj, kun horoj kaj horoj de plej variaj muzikoj. Anstataŭ aranĝi tedan ekspozicion, kiu apenaŭ allogos la publikon, kial ne organizi feston en ies domo, en la klubo mem (se ĝi havas sufiĉe grandan sidejon) aŭ eble en iu dancejo de la kvartalo aŭ de la urbeto? En tiu festo oni ludu nur muzikojn en Esperanto (ne la 'himnon', sed ja modernajn, dancigajn muzikojn, kiel tiujn de Persone, Kore, JoMo, Merlin ktp). Certe oni konvinkos multe pli da homoj pri la vivanteco (kaj ĝuindeco) de Esperanto, ol iu ajn ekspozicio. La E-klubo devas agi kvazaŭ komerca entrepreno, 'vendante' (prezentante) Esperanton al potencialaj 'klientoj' (novaj lernantoj), kaj montrante al ili, ke la lingvo estas moderna, aktuala, amuza kaj interesa. Jen eta ekzemplo, kiu montras kiel ekspluati la novajn ecojn de la Esperanto-kulturo, favore al la kreskigo de la membronombro ĉe la E-kluboj tra la mondo.
[此贴子已经被作者于2006-7-20 19:45:25编辑过]