3 metodoj por senkrokodiligi niajn eventojn 用世界语三建议(Wen Jingen)
Por ke niaj eventoj estu veraj Esperantaj (kaj ne krokodilaj), mi proponas jenajn metodojn:
1. Decidemo de la organizanto. La organizanto devas esti decidema. Ne diru, "La realo estas, ke niaj s-anoj ankoraŭ ne povas uzi Esperanton. Tial ni devas krokodili." Se vi tiel pretekstus, vi respondu demandon de la publiiko: "Vi jam estas esperantistoj dum preskaŭ 30 jaroj. Se oni ankoraŭ ne povas uzi lingvon kiun oni komencis lerni antaŭ 30 jaroj, kiam oni povas pov-scii ĝin? Ĉu esperantistoj estas tiel malsaĝaj?" Se la organizanto decidas, ke Esperanto estu la sola laborlingvo de la okazonta evento, ĉiuj ĉeestantoj preparas sin por partopreni sen krokodili. Unua anonco pri la evento estu en Esperanto. Krokodila anonco estas nur por komencontoj (ne komencantoj) kaj neesperantaj gastoj. Se oni lasas eblecon - eĉ iomete da eblo - por krokodili, krokodilado inundos Esperanton kaj restos nur sen-esperanta "entuziasmo" aŭ "amikeco".
2. Metu vortarojn sur la tablo. Kompreneble, oni ne povas uzi Esperanton tiel facile kiel oni uzas sian patran lingvon. Tio estas tute natura. Nenio strange. Estu Vortaro de Wang Chongfang sur via tablo. Antaŭ ol vi paroli, se vi trovas malfacilon esprimi ion, konsultu la vortaron. Ĉiuj balbutu! Balbuti en Esperanto estas pli bone ol flue krokodili.
3. Reciprokeco. Ne parolu tro rapide. Ne uzu maloftajn vortojn sen klarigi ilin. Ne diru, "Ili ne povas kompreni min, tial mi devas krokodili." Uzu facilajn lingvaĵojn. Se vi ne komprenigas vin, ripetu aŭ klarigu per ĉiutagaj esprimoj. Pacience respondu demandojn. Aŭskultantoj ne hezitu meti demandojn.
我提三点建议实现世界语活动的真实性(即只用世界语):
一、组织者的决心。组织者定了要用世界语,参加者就会准备使用世界语。首先从发通知始,就用世界语(母语通知是给客人的)。只要留一点不用世界语的余地,母语就会淹没世界语,使世界语成为摆设。可别说,“考虑到实际情况,我们还不能使用世界语。”您要这样说,您怎样回答公众的问题:“学了近三十年还不能使用,世界语这么难吗?世界语者这么愚笨吗?”
二、在会议桌上放一本王崇芳编的词典,如有说不来的地方,发言前查查字典。
三、交互性。说话不要太快,不要用生僻词语,如果听不明白,解释一下。听众要敢于提问。不要说“他们听不懂,我只好讲母语。”
(注:我的双语帖,一般不是对译。为了僻免汉语代替世界语,在很多情况下汉语仅是提要性的。)