Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №2) kaj la nomon de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov).
Nia libroproduktado en 2007
Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov
Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado La Ondo de Esperanto reprenis en 1991 de Hungara Vivo, plu ĉerpante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.Ordinare ni donas komentojn por la tabelo, sed ofte ili estas ripetataj (same kiel la supra frazo), kaj ĉi-jare la komentoj estas pli mallongaj ol kutime.
En la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj, kaj la paĝosumo (31 mil 183 paĝoj) estas la plej granda post 2001. Antaŭ 30 jaroj, en 1977, aperis (= “laste aperis”) 147 libroj sur 16 mil 897 paĝoj.
Sume aŭ averaĝe* | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | |
Nombro de libroj en/pri Esperanto | 2107 | 222 | 174 | 224 | 183 | 159 | 204 | 184 |
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj | 251.276 | 31.520 | 26.451 | 28.424 | 27.295 | 23.780 | 30.078 | 31.183 |
Nombro de la eldonintoj | 650 | 109 | 95 | 133 | 103 | 87 | 114 | 93 |
Averaĝa paĝonombro de unu libro | *120.3 | 142 | 152 | 127 | 149 | 149 | 147 | 169 |
Averaĝa prezo de unu libro (EUR) | *8,22 | 11,2 | 11.6 | 10.3 | 10.8 | 12,7 | 11.7 | 12.0 |
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to | 296 | 32 | 43 | 42 | 25 | 19 | 32 | 36 |
Originala beletro | 258 | 21 | 18 | 24 | 21 | 14 | 23 | 23 |
Traduka beletro | 458 | 57 | 18 | 32 | 45 | 40 | 35 | 36 |
Planlingvistiko kaj esperantologio | 229 | 26 | 19 | 15 | 13 | 22 | 21 | 21 |
Esperanto (historio, kulturo, movado) | 241 | 21 | 42 | 33 | 32 | 27 | 29 | 28 |
Politiko, historio, filozofio | 166 | 22 | 11 | 28 | 21 | 22 | 29 | 13 |
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj | 182 | 17 | 8 | 16 | 10 | 4 | 10 | 8 |
Religio | 105 | 6 | 10 | 17 | 6 | 6 | 13 | 9 |
Aliaj temoj | 172 | 20 | 4 | 17 | 10 | 5 | 12 | 10 |
Ĉar en 2007 en Laste aperis mankis pliaj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, eldonejo de Tomasz Chmielik Libro-Mondo (kaj Arĥivaro Edmond Privat) ne plu estas en la jar-listo, sed oni scias, ke Chmielik daŭrigas sian represo-projekton, kaj eble la roterdama libroservo mendos tiajn represojn en 2008. Ni vidos…
En la eldoneja listo plej supras slovaka esperantisto Stano Marček, kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.
2007. Libroj | 2007. Paĝoj | |||
Stano Marček (Slovakio) | 11 | Impeto | 2057 | |
FEL (Belgio) | 10 | KAVA-PECH | 1811 | |
Impeto (Ruslando) | 10 | Helmut Buske (Germanio) | 1677 | |
Mondial (Usono) | 9 | FEL | 1579 | |
UEA (Nederlando) | 8 | Mondial | 1464 | |
André Cherpillod (Francio) | 6 | JEI (Japanio) | 1454 | |
Edition Iltis (Germanio) | 5 | Sezonoj | 1296 | |
Sezonoj (Ruslando) | 5 | Stano Marček | 1250 | |
Bero (Nederlando) | 4 | UEA | 1190 | |
KAVA-PECH (Ĉeĥio) | 4 | Edistudio (Italio) | 1154 |
En la resuma listo por 17 jaroj restis la samaj eldonejoj, kaj ene de ĝi Impeto kaj Bero iom plialtiĝis. Ĉar Ĉina Esperanto-Eldonejo de kelkaj jaroj eldonas nenion, eventuale Edition Iltis venontjare okupos ĝian lokon en la unua landodeko. Tamen nur kvin eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (t.e. 68 librojn dum 17 jaroj).
1991–2007. Libroj | 1991–2007. Paĝoj | |||
Libro-Mondo (Pollando) | 127 | Libro-Mondo | 16587 | |
UEA | 125 | UEA | 14455 | |
FEL | 92 | FEL | 14306 | |
Fonto (Brazilo) | 76 | Arĥivaro Edmond Privat (Svislando) | 12553 | |
Sezonoj | 70 | Ludovikito (Japanio) | 12085 | |
Impeto | 62 | Fonto | 11942 | |
KAVA-PECH | 58 | Sezonoj | 11514 | |
Bero | 55 | KAVA-PECH | 11052 | |
Arizona Stelo (Usono | 52 | ĈEE | 10161 | |
ĈEE (Ĉinio) | 51 | Impeto | 9707 |
Entute, Esperanto-librojn oni laste eldonis en 30 landoj.
2007. Libroj | 2007. Paĝoj | |||
Francio | 23 | Ruslando | 3790 | |
Ruslando | 19 | Germanio | 2825 | |
Nederlando | 18 | Japanio | 2560 | |
Slovakio | 14 | Nederlando | 2371 | |
Germanio | 13 | Ĉeĥio | 1974 | |
Japanio | 12 | Belgio | 1826 | |
Belgio | 11 | Italio | 1789 | |
Brazilo | 9 | Brazilo | 1727 | |
Usono | 9 | Francio | 1688 | |
Italio | 7 | Svislando | 1664 |
Sume, Germanio kaj Francio plu restas supre en la landolisto. Danke al Impeto, Sezonoj kaj ACT, Ruslando (kiel prognozite antaŭ unu jaro) devancis Brazilon, kaj Belgio anstataŭis Hungarion en la deka loko.
1991–2007. Libroj | 1991–2007. Paĝoj | |||
Germanio | 322 | Germanio | 40425 | |
Francio | 302 | Francio | 35967 | |
Pollando | 279 | Japanio | 32899 | |
Nederlando | 242 | Pollando | 32047 | |
Ruslando | 202 | Ruslando | 29934 | |
Brazilo | 193 | Brazilo | 27327 | |
Japanio | 174 | Nederlando | 25911 | |
Usono | 156 | Svislando | 21482 | |
Italio | 137 | Italio | 19461 | |
Belgio | 126 | Hungario | 18504 |
La supra revuo respondas al la demando pri kvanto. Volonte ni aperigus resumon pri beletraĵoj de la jaro, sed la libroservo de UEA, ne nia redakcio, ricevas la librojn.
La Ondo de Esperanto, 2008, №2.