dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 邮购世界语书刊、光碟等
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语书刊服务区书刊服务 Libro-servo → Invito por vojagxo - kun Jacques YVART

您是本帖的第 1962 个阅读者
树形 打印
标题:
Invito por vojagxo - kun Jacques YVART
kanglong
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:984
积分:7445
门派:绿色
注册:2006年7月19日
楼主
 用支付宝给kanglong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给kanglong

发贴心情
Invito por vojagxo - kun Jacques YVART
Invito por vojagxo - kun Jacques YVART
======================================

Nova muzik-KD, ref. VKKD 90-030

Por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" (VKKD19) datumis jam de 1998!!

Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojagxadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La cxevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponajxojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton:
(En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la sxipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp...), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojagxo' de Charles Baudelaire, kiu donas ecx la titolon al la albumo.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Jxak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gerardin, estas menciinda kaj donas al cxiu kanzono la gxustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet. Krom la 14 titoloj, tiu ,,KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' cxerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaux videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi:
http://wvw.vinilkosmo.com//?disc=vkkd90&lng-e

Kaj ne forgesu tiun pagxon de Vinilkosmo: http://www.myspace.com/vinilkosmo

VINILKOSMO,
Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio
http://www.vinilkosmo.com
ip地址已设置保密
2008/2/28 11:43:02

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询