Resumaj ciferoj pri la vendoj cxe la Libroservo de UEA

======================================================
Per "Vojagxo en Esperanto-lando" akademiano Boris Kolker farigxis cxampiono de la Esperanta libromerkato ankaux en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendigxis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare.
Cxi-kune aperas du listoj. Tiun de totalaj vendoj influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj posxte aux surloke en Roterdamo. En la listo de cxiuj vendoj estas 11 eldonajxoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili estas 8 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de cxiuj vendoj.
La adresaro de Pasporta Servo, tradicia rivalo de Kolker, vendigxis en 276 ekzempleroj. La reeldono de "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat en redakto de Ulrich Lins, kvankam acxetebla nur ekde auxgusto, atingis la trian lokon (245). Gxin sekvas "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin (232), kiu siavice staras cxe la pinto de unuekzempleraj vendoj (44). Tre sukcesan lancxon spertis la lernolibro de Stano Marcxek, "Esperanto per rekta metodo" (179). Gxi aperis ankaux en multaj aliaj lingvoj, el kiuj la japana eldono, evidente dank’ al la vendado en la UK, sukcesis eniri la liston de totalaj vendoj.
Cxar diskoj kutime ne atingas furorlistojn, estas notinde, ke la abund-enhava "Esperanto elektronike" eniris la grandan liston por la dua fojo kun 111 vendoj. Gxojiga estas ankaux la sukceso de la unua volumo de "Beletra Almanako", kiu aperis sur la merkato fine de septembro sed malgraux malmulta tempo atingis la kvaran lokon cxe unuopaj vendoj (34ekz.).
La vendoj sumigxis je 121 172 euxroj. Kompare kun la bona jaro 2006 okazis malkresko de 12 747 euxroj pro la tradicie malpli bona debito de la kongresa libroservo, kiam UK okazas ekster Euxropo. Hazarde la vendosumo preskaux precize egalas tiun en 2004, kiam la antauxan fojon la UK okazis en Azio kaj la vendoj sumigxis je 121 374 euxroj. La Libroservo de UEA vendis entute 2214 diversajn titolojn. Nur de 84 el ili estis venditaj pli ol 10 ekzempleroj kaj 1080 vendigxis nur en unu ekzemplero, dum 3306 titoloj allogis dum la jaro neniun klienton.
VENDOJ ENTUTE
ekz.
295 "Vojagxo en Esperanto-lando", B. Kolker * (EUR 18,00)
276 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj * (EUR 15,00)
245 "Vivo de Zamenhof", E. Privat * (EUR 9,00)
232 "Lingvo kaj popolo", H. Tonkin * (EUR 14,10)
179 "Esperanto per rekta metodo", S. Marcxek (EUR 8,10)
138 "Afero de espero", H. Goes * (EUR 9,00)
137 "Saluton!", A. Childs-Mee * (EUR 10,80)
113 "Internacia Kongresa Universitato 2007", red. A. Wandel * (EUR 12,00)
111 "Esperanto elektronike", komputila dvd (EUR 9,00)
109 "Gerda malaperis!", C. Piron (EUR 5,70)
99 "La Komuna Euxropa Referenckadro", div. auxtoroj * (EUR 3,00)
99 "Vikipedio praktika manlibro", red. Y. Nevelsteen (EUR 3,00)
90 "Historio por malfermi estontecon", div. auxtoroj (EUR 15,00)
89 "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen * (EUR 15,00)
84 "Mil unuaj vortoj en Esperanto", H. Amery (EUR 12,00)
74 "Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumon", S. Marcxek (EUR 7,50)
73 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren (EUR 27,00)
72 "Japanio kalejdoskope", div. auxtoroj (EUR 5,40)
66 "Faktoj kaj fantazioj", M. Boulton * (EUR 13,80)
55 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod * (EUR 21,60)
VENDOJ UNUOPAJ
ekz.
44 "Lingvo kaj popolo", H. Tonkin * (EUR 14,10)
43 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj * (EUR 15,00)
40 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren (EUR 27,00)
34 "Beletra Almanako 1" (EUR 10,50)
33 "Vivo de Zamenhof", E. Privat * (EUR 9,00)
27 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005" (EUR 87,00)
27 "Vojagxo en Esperanto-lando", B. Kolker * (EUR 18,00)
26 "Esperanto per rekta metodo", S. Marcxek (EUR 8,10)
25 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod * (EUR 21,60)
25 "Afero de espero", H. Goes* (EUR 9,00)
24 "Informado praktike", Z. van Dijk (EUR 15,00)
22 "Biblio" (EUR 20,10)
20 "Esperanto elektronike", komputila dvd (EUR 9,00)
20 "Vikipedio praktika manlibro", red. Y. Nevelsteen (EUR 3,00)
19 "Historio de Esperanto", A. Korjxenkov (EUR 12,00)
19 "Relativeco per bildoj", W. Atkinson (EUR 9,30)
19 "La Komuna Euxropa Referenckadro", div. auxtoroj * (EUR 3,00)
17 "La bona lingvo", C. Piron (EUR 13,50)
17 "2 paroladoj de Ivo Lapenna", vol. V, kd (EUR 13,50)
17 "Esperanto kaj lingva diverseco", C. Hagčge & F. Lo Jacomo * (EUR 2,70)
* Eldonajxo de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj.
el Gazetara Komuniko de UEA, 2008-02-25