La oficejo de la usona komerca reprezentanto komencis sestagan publikan aŭskultadon pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio vekis atenton de diversaj rondoj. Usonaj komunikiloj raportis, ke usonaj komercaj entreprenoj sinsekve esprimis sian maltrankvilon pri la planitaj aldonaj tarifoj kaj petis redukti la tarifojn.
La ĵurnalo Vaŝingtona Poŝto marde aperigis artikolon, dirante, ke en la publika aŭskultado, fabrikantoj de sportaj produktoj, kandeloj, ŝuoj kaj duonkonduktivj produktoj petis ekskluzivi iliajn postulatajn produktojn el la listo de planitaj aldonaj tarifoj; estis prezentitaj pli ol 1 300 publikaj respondoj, plejparte oponaj kontraŭ la aldonaj tarifoj.
La novaĵ-agentejo Bloomberg raportis, ke enketo de la Nacia Asocio pri Komerca Ekonomio montris, ke 91% da vizititoj opiniis, ke la minaco de la nunaj kaj venontaj tarifoj havas negativan influon sur la usonan ekonomion.
La ĵurnalo Nov-Jorka Epoko diris, ke usonaj kompanioj petis, ke la registaro ne kolektu tarifojn de pli da importitaj ĉinaj varoj. Kompanio de plastaj produktoj en la urbo Memphis diris al la ĵurnalo, ke la kompanio jam provis, sed ne povis trovi aliajn fontojn de produktoj por anstataŭi la ĉinajn. Por la kompanio la tarifoj estas katastrofaj, ĉar ĝi plej probable estos eliminita de la merkato pro tro altaj prezoj kaŭzitaj de la aldonaj tarifoj, kvankam ĝi ĉiam avertas siajn klientojn pri prezaltiĝo.