![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Roberto Lorenzana, gazetara sekretario de salvadora prezidento, diris marde, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas neevitebla elekto farita de la salvadora registaro en la favora momento.
Lorenzana faris la rimarkojn dum intervjuo kun lokaj komunikiloj. Li diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas strategia, necesa kaj grava rimedo en la salvadora historio de diplomatio. Li diris, ke Salvadoro ne devas agi kontraŭ la mondo nek devas ignori la gravan rolon de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, kaj ke la plej gravaj estas la interesoj kaj bonfarto de la salvadora popolo.
Lorenzana esprimis la esperon, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj alportos pli da oportunoj al Salvadoro en la ekonomio kaj la duflanka komerco rapide kreskos. Li aldonis, ke Ĉinio estas la fabriko de la mondo kaj ankaŭ havas grandan konsuman postuladon, kaj tia postulado estas granda oportuno por Salvadoro.