![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis ĵaŭde, ke Nestor Francisko Popolizio Bardales, perua ministro pri eksterlandaj aferoj, faros oficialan viziton al Ĉinujo de la 26a ĝis la 29a de aŭgusto, laŭ la invito de ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.
Lu diris, ke dum la vizito de Nestor Popolizio, la du ministerioj de eksterlandaj aferoj okazigos sian 10an politikan konsiliĝon.