En la gazetara konferenco de la 25a de aŭgusto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio havas starpunkton konsekvencan kaj eksplicitan ĉe la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, kaj daŭrigos sian oftan komunikadon kun koncernaj partioj kaj sian aktivadon por sennukleigi la duoninsulon kaj konservi konstantan pacon en la nordorienta Azio.
Estis raportisto, kiu demandis: Lastatempe Usono diris, ke ŝanĝiĝis la sinteno de Ĉinio ĉe la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, kaj tio influis la procezon en kiu Usono solvos la problemon per intertraktado. Kiel Ĉinio komentu la aferon?
Lu Kang diris, ke la eldiro de Usono ne konformas al la bazaj faktoj kaj do estas nerespondeca; al tio Ĉinio donas grandan atenton kaj jam faris seriozan traktadon kun Usono.
"Ĉinio havas starpunkton konsekvencan kaj eksplicitan ĉe la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, kaj daŭrigos sian oftan komunikadon kun koncernaj partioj kaj sian aktivadon por sennukleigi la duoninsulon kaj konservi konstantan pacon en la nordorienta Azio," emfazis Lu Kang.