![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun eburborda ministro pri eksterlandaj aferoj Marcel Amon-Tanoh marde en Pekino.
Wang diris, ke Ĉinio bonvenigas eburbordan prezidenton Alassane Ouattara fari ŝtatan viziton dum la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Wang diris, ke Ĉinio volas preni la ŝancon por subskribi Memorandon de Kompreno kun Eburbordo pri la iniciato Zono kaj Vojo por amplekse plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Eburbordo en tutmondaj aferoj, kaj protekti la komunajn interesojn de la du landoj kaj aliaj evoluantaj landoj.
Marcel Amon-Tanoh alte taksis la rilaton inter Eburbordo kaj Ĉinio, dirante, ke ĝi estas modelo de afrika-ĉinaj kooperaj rilatoj. Li ankaŭ esprimis volon profundigi kunlaboron kun Ĉinio sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj kontribui al konstruado de ĉina-afrika komunumo de komuna estonteco.