En la regula gazetara konferenco de la 29a de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esperis, ke Rusio kaj Usono, surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj laŭ la ĝenerale observata kodo de la internaciaj leĝoj, konvene solvos koncernatan malkonkordon per interkonsiliĝo.
Estis raporto, ke en la 27a de aŭgusto la usona Ŝtata Departemento deklaris, ke la sankcioj fare de Usono al Rusio pro tio, ke rusaj eksaj spionoj estis venenitaj en Britio, ekvalidiĝis en tiu tago. Tuj poste Rusio esprimis sian rifuzon kontraŭ tiuj novaj sankcioj faritaj de Usono, opiniante, ke ili estas malamikaj, kontraŭleĝaj kaj nejustaj. Kaj Rusio faros esploradon por doni respondon al la sankcioj. Por tio Hua Chunying diris:
"Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ unuflankaj sankcioj aŭ minaco per sankcioj en internaciaj rilatoj, ĉar tiaj manieroj efikas al nenio. Ni esperas ke Rusio kaj Usono, surbaze de egaleco kaj reciproka respekto kaj laŭ la ĝenerale observata kodo de la internaciaj leĝoj, konvene solvos koncernatan malkonkordon per interkonsiliĝo."