Ĉinio preta por Pekina Pintkunveno 2018 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro
La 3an de septembro en Pekino okazos la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. En la lastaj tagoj, la pekina departemento pri ĝardeno aranĝis grandskalajn florbedojn ĉe la du flankoj de la strato Chang'an kaj aŭtovojo al flughaveno kaj en la regiono Tian'anmen por bonvenigi la grandiozan kunvenon. En Pekino estas 25 grandaj florbedoj kun milionoj da floroj. La floraj specoj kaj desegnoj de florbedoj elmontras elementojn de la ĉina-afrika amikeco.