Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris merkrede, ke kun ŝanĝiĝo de la konflikta situacio, ili havas malsaman komprenon, kio estas efika procezo de mediacio. Novigema pensado pri mediacio ne plu estas elekto, sed estas neceso. Li diris, ke milito fariĝas pli kaj pli kompleksa, kaj ankaŭ tiel la mediacio. Novigema pensado pri mediacio en solvado de konfliktoj estas neceso.
Guterres faris la rimarkojn en debato de la Sekureca Konsilkio pri la Konservado pri Internaciaj Paco kaj Sekureco: Mediacio kaj la Paca Solvado de Konfliktoj. Li diris, ke internaj konfliktoj en iuj landoj aperas kiel regionaj aŭ translandaj konfliktoj. Multaj konfliktoj daŭris kelkajn eĉ kelkdekajn jarojn, kaj iuj tiel nomataj ampleksaj pacinterkonsentoj fariĝas pli kaj pli nekapteblaj kaj mallongedaŭraj. Li urĝis la internacian komunumon pli efike uzi rimedojn de mediacio kaj reasertis la gravecon de preventa diplomatio.