La sudkorea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke la sennukleigo de la Korea Duoninsulo estos en la ŝlosila dialoga tagordo de la venonta interkorea pintkunveno.
Kim Eui-keum, proparolanto de sudkorea prezidento Moon Jae-in, diris en gazetara konferenco, ke la sennukleigo estis la plej grava demando en la pasintaj pintkunvenoj inter la gvidantoj de Sud-Koreio, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono.
Prezidento Moon dufoje renkontiĝis kun la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un en aprilo kaj majo respektive, antaŭ ol Kim renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump por la pintkunveno junie en Singapuro. Moon kaj Kim konsentis okazigi sian trian pintkunvenon en Pjongjango antaŭ la fino de septembro.
La proparolanto de la Blua Domo diris, ke la sennukleigo estos la plej grava demando intense diskutata dum la venonta interkorea pintkunveno. Tamen li rimarkigis, ke tio havas neniun rilaton kun la nuligita vizito de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo al la KDPR.