IAEA: Irano ankoraŭ plenumas nuklean interkonsenton
Konfidenca raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) ĵaŭde diris, ke Tehrano restas ene de la nuklea interkonsento kaj kunlaboras kun la nuklea institucio de la UN por plenumi la historian interkonsenton.
La raporto diris, ke neniu signo montras, ke Irano rompis la interkonsenton. Irano plenumas la interkonsenton en uraniriĉigo, esploro, ekspluato kaj tiel plu. Ĝi diris, ke en la 16a de januaro 2016, la tago de efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, la agentejo kontrolis kaj konfirmis la iranan efektivigon de ĝiaj nuklerilataj promesoj en la manieroj difinitaj en la la Komuna Ampleksa Agadplano.
La Internacia Atom-Energia Agentejo, kies stabejo troviĝas en Vieno, respondecas pri kontrolado de la efektivigo de la irana nuklea interkonsento subskribita en julio 2015.
Laŭ la irana nuklea interkonsento, Tehrano devas multe redukti sian nuklean planon, kaj aliflanke, la rilataj sankcioj devas esti nuligitaj.