Ĵaŭde dum sia intervjuo kun la novaĵ-agentejo Bloomberg, usona prezidento Donald Trump refoje kritikis la Mondan Organizon pri Komerco, kaj minacis, ke Usono eble sin retiros el tiu ĉi tutmonda multflanka komerca institucio.
Antaŭe Trump jam kelkfoje kritikis la organizon pri ĝia maljustaĵo kontraŭ Usono. Usona ministro pri komerco Wilbur Ross diris en la komenco de julio, ke la usona flanko opinias, ke la Monda Organizo pri Komerco bezonas reformojn, tamen estas ankoraŭ frue por paroli pri retiro de Usono el la organizo. La usona flanko asertis, ke la organizo bezonas reformojn, kaj ĝi atendas rezultojn de ĝiaj reformoj.
Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke retiro de Usono el la Monda Organizo pri Komerco bezonas komunan rezolucion de la Kongreso. La Ĉambro de Reprezentantoj voĉdonis pri la komuna rezolucio en 2000 kaj 2005, tamen ĝi ne estis adoptita.