Konstruado de bazaj instalaĵoj, oni ne scias de kiam, por la ĉina popolo estas sinonimo de diligenteco kaj kuraĝo en interpretado de la ekstera mondo. Kelkfoje oni laŭdas, kun ŝerca tono, Ĉinion "maniulo de konstruado". Sed, antaŭ pli ol kvardek jaroj, kiam Ĉinio donis helpon al Tanzanio kaj Zambio por tie konstrui dulandan fervojon, ĝi havis nek grandan ekipaĵon, nek naturan teknikon; kaj la konstruaĵo estis plenumita nur danke al la frateco kaj animo, kiuj kunligas la ĉinojn kaj afrikanojn.
En la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento Tanzanio kaj Zambio ĵus sendependiĝintaj planis konstrui al si fervojon. Tiuj du landoj petis de riĉaj eŭropaj regnoj, kaj ankaŭ de la Monda Banko, sed ilia peto estis rifuzita. Februare de 1965 la tiama tanzania prezidento Nyerere, vizitanta en Ĉinio, menciis la aferon al ĉinaj gvidantoj, kaj rezulte, ricevis jesan respondon de Ĉinio.
Tiam la ĉina ekonomio ankoraŭ estis en malfacilo, sed kial Ĉinio promesis konstrui tiun ĉi fervojon longan je 1 860 kilometroj, ĉar Ĉinio, kiu travivis la historion de duonkolonia regado, profunde komprenis la sopiron de afrikaj landoj koloniitaj dum multaj jaroj. Julie de 1976 la longa fervojo tanzania-tambia estis finita, kaj por ĝi pli ol sesdek ĉinaj konstruantoj oferis sian vivon. En la svahila lingvo la tanzania-tambia fervojo signifas "vojo de libereco", kaj ĝi fariĝis grava simbolo de tio, ke Ĉinio subtenis afrikajn landojn je ties liberiĝo kaj sendependiĝo.
Oktobre de 2016 la unua moderna elektrizita fervojo konstruita de ĉina entrepreno kun la ĉinaj ekipaĵoj kaj laŭ la ĉina normo, la fervojo de la ĉefurbo Abisenio de Etiopio al la ĉefurbo Ĝibutio de Ĝibutio oficiale estis ekfunkciigita. Oni ĝin titolas "tanzania-tambia fervojo en la nova epoko".
Maje de 2017 la fervojo de Mombasa al Najrobio en Kenjo, konstruita de ĉina entrepreno, estis oficiale donita al uzado. Ĝi estas "grandrapida fervojo en Afriko". La fervojo liveris kvardek ses mil ĉi-landajn laborlokojn kaj kontribuis al Kenjo ekonomian kreskon de 1,5%.
Ĉinio kaj Afriko, jam delonge, estas sortkomunumo en kiu ili dividas ĝojon kaj malĝojon unu kun la alia, kaj estas natura alianco. La Pekina Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo por 2018, baldaŭ okazonta, donos epokfarantan signifon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj kreos atendindan aspiron.