La 31an de aŭgusto, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la kamerunia prezidento Paul Biya.
Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas kune kun Kamerunio konservi alttavola kontakton, doni reciprokan apogon en aferoj koncernantaj kernajn interesojn kaj en gravaj demandoj kune zorgataj kaj, kadre de la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" kaj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, plifortigi kunlaboron en la konstruado de bazaj instalaĵoj, kaj helpi al Kamerunio antaŭenigi industriigon kaj modernigon.
Biya diris, ke la amikeco inter Kamerunio kaj Ĉinio estas solida, Kamerunio konsentas en la ideo pri la sortkomunumo de la homaro kaj en la iniciato pri "Zono kaj Vojo", prezentitaj de prezidanto Xi Jinping, kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj. Li aldonis, ke la Pekina Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo alportas gravan ŝancon al afrikaj landoj kaj Ĉinio kaj al ilia komuna disvolviĝado.