Etiopa kaj lesota ĉefministroj vizitos Ĉinion
La unuan de septembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke, invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la etiopa ĉefministro Abiy Ahmed kaj la lesota ĉefministro Thomas Thabane venos al Ĉinio por ĉeesti la Pekinan Pintkonferencon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj fari viziton en Ĉinio de la unua ĝis la sepa de septembro.