Usono ne plu liveros monon al UNRWA
La 31an de aŭgusto Guterres, la ĝenerala sekretario de UN, deklaris, ke li esprimas bedaŭron pri tio, ke Usono decidis ne pli liveri monon al la UN-agentejo de Helpo kaj Laboroj por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento (angle: UNRWA - United Nations Relief and Works Agency for Palestine Refugees in the Near East).
Guterres diris, ke UNRWA estas grava agentejo por liveri servon al palestinaj rifuĝintoj kaj stabiligi la regionon, kaj ke en treege malfacilaj cirkonstancoj ĝi liveris al rifuĝintoj altkvalitan edukan, higienan kaj aliajn servojn.
Usono estis ĉefa mondonanto de la agentejo UNRWA. La 31an de aŭgusto la usona Ŝtata Departemento indikis, ke Usono ne plu liveros monon al UNRWA.