Vespere de la unua de septembro la 14a filmfestivalo de Changchun en Ĉinio malfermiĝis en la urbo Changchun de la provinco Jilin. Ĉirkaŭ la ĉeftemo "Nova Epoko, Nova Lulilo, Nova Forto" kaj kun la celo "koncentriĝi al nova generacio de la ĉina kino kaj kultivi novan forton de la ĉina kino" la filmfestivalo havos riĉajn aktivecojn.
Vespere de la unua de septembro la filmfestivalo malfermiĝis en la koncertejo de Filmofarejo de Changchun, kie iam naskiĝis "sep unuaj en la historio de la ĉina kino: unuaj filmoj dokumenta, animacia, popularscienca, fikcia kaj aliaj.
Tiu ĉi filmfestivalo starigis al si la premion "Ora Cervo" kaj ricevis 156 filmojn por tiu premio. Kaj aljuĝite, sume 15 filmverkoj, kiel "Operation Red Sea" kaj "I Am Not Madame Bovary", honoris sin per "Ora Cervo".