La 2an de septembro, en la sepa ministronivela kunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang YI, diris, ke morgaŭ malfermiĝos la Pekina Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo; la skalo de la pintkonferenco estas senprecedenca, la nombro de la partoprenantoj – diverslandaj gvidantoj kaj reprezentantoj el ĉiuj rondoj – estas pli granda ol iu ajn antaŭa; gvidantoj de Ĉinio kaj de 53 landoj kaj Afrika Ligo partoprenos la pintkonferencon; kaj ke la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa kune prezidos la pintkonferencon.
Wang Yi rimarkigis, ke en la Pekina Pintkonferenco prezidanto Xi Jinping, nome de la ĉina registaro, prezentos konkretan ideon formi la ĉina-afrikan sortkomunumon kaj deklaros iniciatojn kaj ĝiajn paŝojn fare de Ĉinio pri plifortigo de ĉina-afrika kunlaboro, tiuj iniciatoj kaj paŝoj, kiuj adaptiĝas al la ĝenerala deziro de la popoloj de la afrika landoj kaj al la reala bezono por evoluo de la afrika kontinento, nepre alportos al la ĉina-afrika kunlaboro kungajnon kaj vigligos Afrikon en ĝia disvolviĝado.