Salutindas tri novaj membroj al la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo
La 2an de septembro en la sepa ministronivela kunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi deklaris, ke en tiu ĉi Pekina Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlaboro Forumo kaj en la ministronivela kunveno al la familio de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo aldoniĝis tri novaj membroj – Gambio, Sao-tomeo kaj Principeo, kaj Burkina-Faso. Wang Yi diris, ke la forumo plifortiĝis danke al la aliĝo de tiuj tri landoj kaj ankaŭ la forto de la ĉina-afrika amikeco solidiĝis, kaj ilia aliĝo enŝovis novan movforton en la forumon.
La partoprenantoj donis varmajn aplaŭdojn al tiuj tri novaj landoj aniĝintaj en la familion de la ĉina-afrika kunlaboro.