Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio kaj Afriko suriris distingan vojon de kungajna kunlaboro.
Xi faris la deklaron en tonika parolado en la malferma ceremonio de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Xi diris, ke Afriko havas grandan potencialon en disvolvado kaj la kontinento estas plena de espero. La amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko havas vastajn perspektivojn, Ĉinio kaj Afriko povas forĝi pli fortan ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon. Ĉinio alte taksas sincerecon, amikecon kaj egalecon en serĉado de kunlaboro. La pli miliardo kaj 30 milionoj da ĉinoj kaj la pli ol miliardo kaj 20 milionoj de afrikanoj kune serĉas la komunan estontecon. Li diris, ke Ĉinio sekvas la agmanieron de "kvin-ne" en siaj rilatoj kun Afriko: ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj, ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj, ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko, kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko. Li akcentis, ke neniu povas subfosi la grandan unuecon inter la ĉina popolo kaj la afrika popolo. Ĉinio serĉas komunajn interesojn kaj metas amikecon sur la unuan lokon. Ĉinio opinias, ke la certa vojo al plifortigo de ĉina-afrika kunlaboro estas, ke la du flankoj utiligas siajn proprajn avantaĝojn, kaj Ĉinio kompletigas la disvolvadon de Afriko per sia propra kresko, kaj tiel ambaŭ flankoj serĉas kungajnan kunlaboron kaj komunan disvolviĝon. Xi diris, ke neniu povas reteni la ĉinan popolon aŭ la afrikan popolon dum la marŝado al rejuniĝo.