Okazas rondtabla kunveno de Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro
Marde en la Granda Popola Halo en Pekino okazas la rondtabla kunveno de gvidantoj de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.
Ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa, la afrika kunprezidanto de la forumo, prezidas respektive la antaŭtagmezan kaj posttagmezan partojn de la rondtabla kunveno. La gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj profunde interŝanĝas opiniojn pri ĉina-afrikaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. En la kunveno estos adoptitaj la Pekina Deklaracio kaj la Pekina Agadplano por la jaroj de 2019 ĝis 2021.