Nun en Pekino la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro festas sian plenaĝon. En la pasintaj jaroj, iuj okcidentaj landoj neniam ĉesis dubi pri ĉina-afrika kunlaboro, tamen Ĉinio kaj Afriko ĉiam faris firmajn paŝojn kaj ricevis fruktojn. Lastatempe, antaŭ la Pekina Pintkunveno 2018, oni rimarkis, ke iuj okcidentaj komunikiloj kaj pensfabrikoj, kiuj ĉiam agis kontraŭ la ĉina-afrika kunlaboro antaŭe, komencis objektivajn raportojn kaj publikigis artikolojn de racia analizo.
La tiel nomata "enfalujo de ŝuldo" estis la ĉefa dubo de okcidentaj komunikiloj pri la investado de Ĉinio en Afriko. La ĉina-afrika programo de esploro de la usona lernejo Johns Hopkins avertis en 2015, ke afrikaj landoj eble ne povus pagi al Ĉinio siajn pruntojn. Sed antaŭ nelonge la programo publikigis raporton, dirante, ke la ĉinaj prutedonoj ne estas la ĉefaj kaŭzoj de la ŝulda problemo de Afriko, kaj ke la afrikaj pruntoj venis de multaj internaciaj financaj institucioj.
La Brita Broakasta Kompanio citis en sia raporto la rimarkojn de prezidento de la Afrika Disvolva Banko Akinwumi Adesina, ke multaj homoj estas maltrankvilaj pri Ĉinio, sed li opinias, ke Ĉinio estas amiko de Afriko. La raporto citis ankaŭ la rimarkojn de ganaa specialisto pri investado Michael Kottoh, ke la afrikaj landoj akiris efektivajn rezultojn en sia kunlaboro kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investado kaj financo kaj atingis vere kungajnajn projektojn, al kiuj estis aldonita neniu kondiĉo. La rimarkoj de Kottoh konfirmis la principon "kvin-ne", kiun Ĉinio ĉiam sekvis en sia kunlaboro kun la afrikaj landoj, tio estas ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj; ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj; ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko; kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko. Ĉinio firme kredas, ke nur la ĉina kaj afrika popoloj plej rajtas taksi la duflankan kunlaboron.