Laŭ deklaro de la Pakistana Elekt-Komisiono, Arif Alvi, altranga gvidanto de la reganta Pakistana Partio de Justa Movado, marde estis elektita kiel la nova prezidento de la azia lando.
La Pakistana Elekt-Komisiono anoncis en sia retejo, ke la oficiala rezulto de kalkulado estos preta kaj sendita al la federacia registaro merkrede post la ricevo de la originala registro por publikigo de formala avizo.
Tri kandidatoj konkuris pri la posteno de la 13a prezidento de la lando por la venonta kvinjara oficperiodo.
La Pakistana Elekt-Komisiono diris, ke laŭ la unua kalkulado, Arif Alvi ricevis 353 voĉojn en ambaŭ ĉambroj de la federacia parlamento kaj kvar provincaj asembleoj.
La deklaro diris, ke Fazal-ur-Rehman, komuna kandidato de kvin opoziciaj partioj, akiris 185 voĉojn, dum Aitzaz Ahsan el la opozicia Pakistana Popola Partio ricevis 124 voĉojn.
Post publikigo de la rezulto de la unua kalkulado, Alvi deklaris al la loka gazetaro sian venkon, kaj promesis, ke li serioze plenumos la devon donitan laŭ konstitucio kaj klopodos por la bonfarto de la pakistana popolo.