Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun Moussa Faki Mahamat, prezidanto de Komisiono de la Afrika Unio post la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu finiĝis marde.
Xi dankis Faki pro lia grava kontribuo al la sukcesa okazigo de la pintkunveno. Xi diris, ke la Afrika Unio estas la standardo de la unuiĝo kaj memfortigo de Afriko, kaj ke Ĉinio ĉiam subtenas la gvidan rolon de la Afrika Unio en la regiona integriĝo kaj ĝian konstrueman rolon en disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj kaj aferoj rilataj al la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas preni la Pekinan Pintkunvenon kiel oportunon por integri sian disvolvan strategion kun tiu de la Afrika Unio kaj profundigi pragmatan kunlaboron kun la Afrika Unio.
Faki diris, ke la ok agadoj proponitaj de prezidanto Xi en la Pekina Pintkunveno estas alte akorda kun la iniciato Zono kaj Vojo, helpos al Afriko realigi la Tagordon 2063, kaj certe akcelos la pacon kaj disvolviĝon de Afriko.