Usona prezidento Trump eble renkontiĝos kun Rouhani
Usona prezidento Donald Trump merkrede diris en Vaŝingtono, ke li eble renkontiĝos kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani dum ĉeesto al la Ĝenerala Asembleo de la UN en tiu ĉi monato.
Trump faris la rimarkojn antaŭ duflanka renkontiĝo kun vizitanta kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmed Al-Jaber Al-Sabah. Li diris, ke ĉio eblas koncerne la renkontiĝon, kaj ke la usona flanko faros decidon laŭ situacio. Li aldonis, ke Irano mem decidos, ĉu ĝi volus dialogi kun Usono, kaj li mem ĉiam volas kontakti la gvidanton de Irano.
En majo de la kuranta jaro, Trump decidis retiri Usonon el la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nuklea interkonsento. Aŭguste Usono rekomencis sankciojn kontraŭ iranaj ne-energiaj sektoroj.