16 homoj mortis pro bombatakoj en Kabulo
Proparolanto de la afgana Ministerio pri Internaj Aferoj diris merkrede, ke tiu posttagmeze en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, okazis du sinmortigaj bombatakoj, almenaŭ 16 homoj mortis kaj 25 aliaj vundiĝis.
Nasrat Rahimi, proparolanto de la afgana Ministerio pri Internaj Aferoj, diris, ke la unua eksplodo okazis en sportejo, kaj la alia okazis ekster la sportejo post proksimume unu horo.
Ĝis nun neniu persono aŭ organizo deklaris respondecon pri la atakoj.