Antaŭ nelonge Usono finis la aŭskultadon de publikaj opinioj pri planitaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Pli ol 90% da ĉeestantoj oponis la planitajn tarifojn, sed la usona registaro ankoraŭ intencas antaŭenpuŝi la rimedon. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke se la usona flanko adoptos ajnan aldonan tarifon kontraŭ ĉinaj varoj malgraŭ la opono de granda plimulto de firmaoj, kiuj esprimis siajn opiniojn en la aŭskultado, Ĉinio devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn.
Gao reasertis, ke iu ajn premado kontraŭ Ĉinio estas malprudenta kaj senefika. Li akcentis, ke komerca milito ne povas solvi ajnan demandon, kaj nur egala kaj sincera dialogo kaj konsiliĝo estas la ĝusta elekto por traktado de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono.