La usona Ministerio de Financo ĵaŭde enkondukis sankciojn kontraŭ unu individuo kaj unu ento rilataj al registaro de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) je la preteksto de retatakoj.
Laŭ deklaro publikigita de la Ministerio de Financo, komputila programisto estis akuzita pri partopreno en gravaj agadoj subfosantaj retsekurecon per uzado de komputilaj retoj aŭ sistemoj kontraŭ celoj ekster Nord-Koreio en la nomo de la nord-korea registaro aŭ la Korea Laborista Partio.
Li estis akuzita pri partopreno en la konspiro respondeca pri efektivigo de la perreta fraŭda transigo de 81 milionoj de usonaj dolaroj el bangladeŝa banko en februaro de 2016, la ĉantaĝa softvaro uzata en la retatako en majo de 2017 kaj la retatako kontraŭ la kompanio Sony pri filmoj kaj amuzado en novembro de 2014.