Privata ĉina kompanio sendis suborbitan raketon al la kosmo je 1a horo merkrede posttagmeze de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio. La raketo SQX-1Z estis ekspluatita de iSpace, privata raket-ekspluatanto en Pekino, fondita en 2016 kun esplorcentro en Xi'an, la ĉefurbo de Shaanxi-provinco. La kompanio diris en deklaro, ke la raketo portis tri miniaturigitajn satelitojn, por du ĉinaj komercaj kompanioj. Enirinte destinitan orbiton, la raketo liberigis du satelitojn por testo, kaj la tria satelito estis paraŝutigita al la tero.
Tio estis komerca ĵeto, sed ne prova. Komerca ĵeto estas, ke kliento pagas la koston, kaj la ŝarĝo apartenas al la kliento.
La raketo OS-X1, la dua ekspluatita de la kompanio iSpace, estis ĵetita vendrede de la sama satelit-lanĉa centro. Nun la kompanio ekspluatas pli grandan raketon, kiu kapablas sendi sateliton al la kosmo por flugado ĉirkaŭ la tero.
Nun privataj kompanioj sinsekve aliĝas al la kosma esploro, malfermante la komercan kosman servon. 2018 kiel la unua jaro de privataj spacialaj kompanioj de Ĉinio certe estos skribitan en la analojn.