Vespere vendrede en Pekino, ĉina vicprezidanto Wang Xishan ĉeestis al akcepto organizita de Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj Asocio pri Amikeco inter Ĉinio kaj Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj la akcepto celas celebri la 70-an datrevenon de Nacia Festo de KDPR.
Wang Qishan gratulis al kamaradoj de KDPR pro abundaj frutoj gajnitaj en socialismaj revolucio kaj konstruado en la lastaj 70 jaroj. Li diris, ke en la kuranta jaro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Kim Jong-un, prezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, trifoje historie renkontiĝis, kaj ili donis gvidojn al longtempa evoluado de la dulandaj rilatoj. Malgraŭ ŝanĝiĝoj de internaciaj kaj regionaj situacioj, ne ŝanĝiĝos la firma starpunkto de la ĉinaj partio kaj registaro pri solidigo kaj disvolvo de la rilatoj kun KDPR, ne ŝanĝiĝos la amikeco de la ĉina popolo al la nordkorea popolo, ne ŝanĝiĝos la ĉina apogado al socialisma KDPR. Ĉinio volas kune kun KDPR praktike plenumi gravajn komunajn konojn, atingitajn de la dulandaj gvidantoj, kaj akceli la dulandajn rilatojn por nova pli granda evoluado.
Nordkorea ambasadoro en Ĉinio Chi Jae Ryong diris, ke la amikeco kun Ĉinio estas la rara trezoro kreita de la dulandaj malnovaj gvidantoj. Kaj KDPR volas kune kun Ĉinio plivastigi la amikecon inter la du landoj laŭ la gravaj komunaj konoj.