Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono de Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.
Xi diris en sia mesaĝo, ke en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, li esprimas vaman gratulon kaj sincerajn bondezirojn al kamarado prezidanto kaj al la Korea Laborista Partio, la registaro kaj la popolo de la KDPR okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.
Xi diris, ke en la pasintaj 70 jaroj, la popolo de la KDPR atingis rimarkindan sukceson en revolucio kaj konstruado de socialismo, kaj ke li tre ĝojas, ke en la lastaj jaroj, sub la gvidado de kamarado prezidanto, la partio kaj popolo de la KDPR prenis serion da rimedoj kaj akiris gravajn atingojn en ekonomia kaj socia disvolvado, kaj la socialisma afero de la lando eniris novan historian periodon.
Xi elkore deziris, ke sub la gvidado de la Korea Laborista Partio kun kamarado prezidanto kiel la estro, la popolo de la KDPR akiru pli grandan sukceson en la konstruado kaj disvolvado de la lando. Li ankaŭ deziris prosperon al la KDPR kaj feliĉon kaj bonfarton al la popolo de la KDPR.