La usona televido Fox dimanĉe elsendis sian ekskluzivan intervjuon kun usona vicprezidento Michael Pence en la antaŭa tago. Pence diris dum la intervjuo, ke la demando de kamiaj armiloj estas la ruĝa linio de la politiko de la usona registaro al Sirio.
Pence diris, ke Usono atenteme observas la situacion en la siria provinco Idlib kaj klopodas certigi, ke neniu humanitara katastrofo okazos en la regiono. Li aldonis, ke la usona registaro jam klare informis Sirion, Iranon kaj Rusion, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj neniel permesos uzon de kemiaj armiloj kontraŭ civiluloj en la provinco Idlib, kaj se tiaj okazaĵoj aperos, ili prenos tujan kaj rezolutan kontraŭbaton.
La provinco Idlib troviĝanta en nordokcidenta Sirio estas sub la regado de armitaj opozicioj kaj ekstremismaj grupoj. En la tria tagdeko de aŭgusto la siria armeo komencis aranĝi trupojn ĉirkaŭ la provinco por ĝenerala ofensivo. En la lastaj tagoj, la siria armeo faris intensan kanonadon al fortikaĵoj de armitaj grupoj en la provinco.