La donitaĵoj pri komerco de servo lastatempe publikigitaj de la ĉina Komerca Ministerio montras, ke la totala sumo de importo kaj eksporto pri komerco de servo en la antaŭaj sep monatoj de la kuranta jaro atingis 2 975,4 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 9,9% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaroj, kaj ke ĝi laŭmezure kreis novan alton en la historio, kaj ĝia proporcio en ekstera komerco superis 15%. Kaj cetere, la eksporto de komerco en servo kreskis je 14,6%, dum la importo, je 7,7%.
Okaze de tio, ke la tutmondan komercon trafas protektismo, la ĉina komerco de servo ankoraŭ akiris preskaŭ 10-procentan kreskon, kio montras, ke ĝi evoluas en bona stato kaj tendencas al stabileco. Pli gravas, ke la strukturo de la komerco en servo ĉiam pli optimumiĝas kaj ke brile manifestiĝas nove leviĝantaj servoj en eksporto kaj importo.
El la donitaĵo oni vidas tri favorojn en la ĉina komerco de servo:
Unue, en la antaŭa duono de la kuranta jaro la ĉina komerco de servo unuafoje, de 2010, reduktis al si la malfavoran komercan saldon en duonjaro, kaj en julio la tendenco ne ŝanĝiĝis, ĉio ĉi tio montras, ke la ĉina komerco de servo en eksporto kaj importo espereble evoluos en ekvilibro, helpos al Ĉinio altigi la kapablon kontraŭ risko, kaj akcelos la ĉinan komercon de servo en pli alta grado en internacia amplekso.
Due, en la akcelo de faciligo pri komerco de servo Ĉinio jam havas siajn spertojn kopieblajn kaj disvastigeblajn, kaj tiuj spertoj povos esti disvastigitaj en la tuta lando, kaj tio helpos al disvolviĝo de la ekstera komerco.
Trie, la kvalito kaj efiko de la ĉina komerco de servo plue leviĝos kaj donos novan apogon al daŭra perfektiĝo de la ekonomia strukturo kaj al altkvalita disvolviĝo de ekonomio. Kaj la tutmonda ekonomio akiros movforton de kreskado el la plivastigita malfermo de la ĉina komerco en servo kaj el stabila kresko de la ĉina ekonomio.