En la regula gazetara konferenco de la 10a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉina-pakistana interrilato, trans politikaj partioj kaj riĝima alterno, stabilas kiel Tai-monto. La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis Pakistanon kaj kun novaj gvidantoj de la pakistana registaro venis en komunajn konceptojn pri multaj aferoj.
En la 8a kaj 9a de septembro Wang Yi faris oficialan viziton al Pakistano. Amaskomunikiloj rimarkis, ke tiu ĉi vizito okazis ĝuste tiam, kiam la usona ŝtata sekretario Mike Pompeo ĵus finis sian viziton al Pakistano. Pri la konsidero al la vizito de Ĉinio Geng Shuang respondis tiel:
"Antaŭ nelonge Pakistano glate finis sian elektadon, kaj al ĝi naskiĝis nova registaro. La celo de Wang Yi, viziti Pakistanon, estas kontakti la novan registaron de Pakistano, reĝustigi kun ĝi la horaron por kunlaboro de diversaj kampoj, kaj doni kun ĝi bonan komerncon al la ĉina-pakistana interrilato en la nova epoko."
Geng Shuang emfazis, ke la ĉina-pakistana interrilato, trans politikaj partioj kaj riĝima alterno, stabilas kiel Tai-monto.