Ĉinaj kaj rusaj trupoj komencis kampanjan manovron kadre de Oriento – 2018
La rusa strategia militekzercado Oriento – 2018 kun la partopreno de ĉinaj trupoj komenciĝis en la trejnejo Tsugol en la rusa regiono Zabaykalskiy Kray. En la venontaj kelkaj tagoj, ĉinaj kaj rusaj trupoj strikte kunlaboros por surscenigi senprecedence grandskalan strategian kampanjan manovron.
La oriento-serio kiel unu el la kvar ĉefaj strategiaj ekzercadoj de la rusa armeo okupas gravan pozicion en la ekzerca sistemo de la rusa armeo. Laŭ komuna konsento de la du flankoj, la ĉinaj trupoj partoprenas en la ekzercado en Rusio dum ĉirkaŭ unu monato.