Ĉina prezidanto atingis Vladivostokon por ekonomia forumo
Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis la rusan urbon Vladivostoko por ĉeesti la kvaran Orientan Ekonomian Forumon laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin.
La aviadilo de Xi atingis la vladivostokan internacian flughavenon je la 2a horo kaj ĉirkaŭ 30 minutoj posttagmeze. Xi estis salutita de rusaj altrangaj oficialuloj.
Estas la unua fojo, ke la ĉina ŝtatestro ĉeestas la Orientan Ekonomian Forumon, kiu estis proponita de la rusa prezidento Vladimir Putin en 2015.