Kunfandiĝa disvolvado de Ĉina Komunikila Grupo akiris rimarkindan atingon
n marto de ĉi-jaro, Ĉinio fondis la Ĉinan Komunikilan Grupon, kaj en la 19a de aprilo, ĝi oficiale ekfunkcias. Tio estas parto de la ampleksa institucia reformo de la lando. La Ĉina Komunikila Grupo estas nova brodkasta platformo konsistanta el la Ĉina Centra Televido (ĈCTV), Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI). Ekde tiam, la Ĉina Komunikila Grupo profundigas la integriĝon de mediatoj kaj teknikan novigon por altgradigo. Post kelkaj monatoj la integriĝa procezo iras glate kaj ricev-kvanto pliiĝas rekte.
Post fondiĝo de la Ĉina Komunikila Grupo, anoncistoj de ĈCTV, ĈNR kaj ĈRI kunlaboras por rekta dissendo de Boao-Forumo por Azio. En junio dum la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ĈCTV, ĈNR kaj ĈRI samtempe komencis rektan dissendon de la programo "Qingdao Bonvenigas Amikojn".