La 11an de septembro la Novaĵa Oficejo de la registaro de la provinco Guangdong okazigis gazetaran konferencon kaj konigis la preparadon pri la dua ĉina forumo pri internacia komunikado kun la titolo "la 21a-jarcenta Surmara Silka Vojo" en Guangdong. Raportistoj informiĝis de la konferenco, ke tiu ĉi forumo estas kune organizata de Ĉina Komunikila Grupo kaj de la popola registaro de la provinco Guangdong, kaj okazos de la 19a ĝis la 21a de septembro en Zhuhai, Guangdong.
Hu Bangsheng, la vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia sub Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en la novan epokon, la konstruado de la surmara silka vojo akiris novan progreson, kaj Ĉinio montris al la mondo novan aspekton; okaze de la 40-jariĝo de la reformo kaj pordmalfermo okazigo de tiu ĉi forumo havas tre gravan signifon epokan kaj realan; kaj Ĉina Komunikila Grupo, kiel grave influiva komunikilo en la internacia amplekso, kun klara kaj firma pozicio eligos la voĉon de Ĉinio, senŝancele antaŭenigos ekonomian tutmondiĝon kaj komercan liberigon, akcelos kunlaboron per interŝanĝo kaj prosperon per pordmalfermo, kune kun aliaj partoj de la mondo konstruos novtipan malferman ekonomisistemon, kaj penos formi "sortkomunumon de la homaro".