Ĉina Komunikila Grupo kaj novaĵ-agenteko Hodiaŭa Rusio subskribis interkonsenton pri kunlaboro
Marde en la rusa urbo Vladivostoko, sub la atesto de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin, la Ĉina Komunikila Grupo kaj la rusa novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio subskribis la interkonsenton pri internacia strategia kunlaboro.
Laŭ la interkonsento subskribita de Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, kaj Dmitry Kiselyov, ĝenerala direktoro de la novaĵ-agentejo Hodiaŭa Rusio, la du flankoj komencos pragmatan kunlaboron en interŝanĝo de novaĵoj, komuna raportado kaj kunlabora elsendo por faciligi raportadon pri kulturo, ekonomio kaj sporto, pliigi la kvanton de novaĵoj kaj informoj kaj akceli la amikecon inter la du popoloj.