Rodong Simun, la organo de la Korea Laborista Partio, sabate publikigis subskribitan komenton, kritikante usonajn konservativajn politikistojn pri ilia dubo pri la bonintenco de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) al plibonigo de rilatoj kun Usono kaj sennukleigo de la Korea Duoninsulo.
La artikolo akcentis, ke la usona flanko devas realigi siajn fidon kaj respekton al la KDPR per publikigo de deklaracio pri fino de la milito kaj aliaj efektivaj agoj. Ĝi diris, ke la KDPR ĉiam opinias, ke deklari finon de la milito estas grava diskuttemo por fini la militon sur la Korea Duoninsulo kaj konstrui fidon inter la du landoj. Ĝi aldonis, ke Usono devas preni fidindajn rimedojn por sennulkeigi la duoninsulon, ĉar ĝi surŝultrigas la plej grandan devon kaj respondecon por deklari finon de la milito.